plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

21.6.17

Somero !


Sep bildoj por festi la sunan sezonon...

(Mi petas pardonon al ĉiuj, kiuj ĵus eniris sudhemisferan vintron...)  


18.6.17

Duŝo subĉiela.


de Cécile Sorel :
"Kial mi baniĝas en lakto ? Ĉar mi ne trovis bovinojn sufiĉe altaj por min duŝi !"

Kaj virbovoj ?...  

Pro varmego...


... jam estas tro !

Ventro.


Landoj malkovrindaj ne ĉiam foras...

#freeBogatov – 19-a kaj 20-a de junio: Tutmonda alvoko al agado: protestaj memfotoj – Rusiaj ambasadejoj.




Dmitrij Bogatov, matematikisto kaj esperantisto, estis arestita la 6an de aprilo, surbaze de falsaj akuzoj, kaj riskas punon je 20 jaroj da malliberejo. Malmultaj opinias, ke Bogatov estis arestita, nur ĉar li havis, elirmodon de Tor en sia hejma servilo. Lia familio, amikoj kaj advokatoj petas internacian helpon por protesti kontraŭ tiu terura maljusteco, dum Dimitrij plu estas malliberigita.
Legu la tutan artikolon prie ĉe : neniam milito inter ni.


6.6.17

Ĉu tiel avĉjo feriis ?


Eble ne ĉion li rakontis...
Antaŭ 71 jaroj ili estis fotitaj ! Ĉu tio kredeblas ?

Paneo !


Ne mi paneis sur kapkuseno... Ne ! 
Sed mia komputilo.
Jen aranĝite nun.

Hundido.


de Frédéric Beigbeder :
Ĉiam troviĝas viroj inter la eksa kaj la venonta, ĉar la estanteco fakte ne interesas ilin.

1.6.17

Kune en maro.


Jen pentraĵoj ja laŭsezonaj de la rusa artisto Sergei Sovkov.
Dediĉe al ĉiuj, kiuj ne havas la plezuron bani sin enmare.

Maskla sinteno.


Jen la titolo de tiu pentraĵo fare de la usona artisto Malcolm T. Liepke en 2015.

Aĥ ! Maskla sinteno... Des pli kun pinka fono.

Tra ondoj.


de Hwang Sok-Yong :
Ni ne timu la ondojn, kiuj agitas nian animon. Tia estas la vivo.

Bela ŝerco.


Hej knaboj, redonu al mi la kalsonon, mi petas !

Hundido ĉi-semajna.


de Marcel Proust :
Beleco estas laŭdire promeso de feliĉo. Inverse povas esti ebleco de plezuro la komenco de beleco.