plezurigan viziton !

plezurigan viziton !

18.5.17

Internacia tago kontraŭ homofobio.





         Jes, mi ja scias, la tutmonda tago kontraŭ homofobio okazis hieraŭ, la 17an de majo. Bedaŭrinde, mi ne trovis la tempon por antaŭaranĝi prian artikolon por la blogo, kaj krome, mi estis invitita de amikoj, hieraŭ vespere, por kunmanĝo kaj kunspektado de televida programo ĝuste pri homofobio : filmo, debato, kaj dokumento-filmo.
         La programita filmo estas televida filmo en la franca fare de Didier Bivel en 2015. Mi ŝategis ĝin ! Kaj la fakto ke la du herooj ne nur trafe ludis, sed ankaŭ estis ja enlitigindaj, tute ne fuŝis la aferon…
         Nu, mi ne rakontos al vi la filmon. Prefere vi spektu ĝin, bedaŭrinde nur en la franca kun anglaj subskriboj, sed eblas trovi surrete alilingvajn versiojn.La franlingva titolo estas « Baisers cachés », tio estas « Kaŝitaj kisoj ». 



1 commentaire:

  1. Quand je pense qu'il y a quelques années, des lycéens suivis par des hommes ont lancé le bonjour par le bisou sur la joue entre mecs pour mettre fin à cette ségrégation ou cette injustice qui faisait du bisou entre filles , une normalité alors que cela devenait suspect entre garçon ou hommes sauf lien de parenté avéré!

    RépondreSupprimer